Ekde nun oni povas aĉeti la nederlandan eldonon de Amikaro ankaŭ tra la katalogo de UEA.


Akompana retejo por la samnoma lernolibro
Ekde nun oni povas aĉeti la nederlandan eldonon de Amikaro ankaŭ tra la katalogo de UEA.


2022 komenciĝis kaj Amikaro daŭre estas uzata en kursoj, en kaj ekster la Universitato de Amsterdamo. Ju pli da homoj uzas ĝin, des pli korektindaĵoj troviĝas.
Tamen, la sperto bonas, ĉar homoj — ne nur studentoj, sed ankaŭ aliaj — aprezas la libron, kaj pro tio mi selfiis kontentan mienon.

Post al malfacila sed ekscita Esperanto-kurso de la pandemia akademia jaro nro 1, mi trovis alian rondon da korektindaĵoj. La procezo estas senfina, sed eble nun ni atingis rekordon, kaj mi povas ĉesi pripensi strebon al perfekteco…
Laŭokaze, vi povas mane plukorekti per la retpaĝo pri la notoj sur la 3a eldono.
Hodiaŭ aperas la 2a internacia eldono de Amikaro! Fakte, la nura ŝanĝo estas la forigo de kelkaj eraretoj ie tie tra la paĝoj… Vi povas vidi la detalojn en la retpaĝo Korektoj.

Danke al la ekzamen-sesio en Torino, novaj korektoj aldoniĝas al la listo. Feliĉe, ili ne enkondukas gravajn ambiguecojn en la teksto.
Nun mi esperas facili forigi ilin por faciligi la legadon de la estontaj legantoj.
Restu en kontakto!
Nun la internacia eldono de Amikaro estas je dispono en popularaj retbutikoj, kiel Amazon, Barnes & Noble kaj BOL. Rigardu la retpaĝon Aĉeti por pli da informoj.

Okaze de la unua ekzamen-sesio en la Universitato de Torino kun la lernolibro Amikaro, alvenas la unuaj korektoj.

Finfine vi povas aĉeti Amikaro’n per la servoj de ABC!
Sciigu al la aŭtoro kion vi opinias pri la lernolibro, viaplaĉe.

Atendo preskaŭ finiĝis. La lernolibro Amikaro estos je dispono la venontan semajnon en la katalogo de ABC.nl. Detaloj sekvos.
Ĵus alvenis la unuaj fotoj de la unua provekzemplero, freŝe printita en la sidejo de ABC.nl en Amsterdamo.

