Kiel citi la volumon
Gobbo, Federico (2019). Amikaro: Lernolibro de Esperanto. Amsterdam: The American Book Center – AnyBook Press. Dezajno de Valeria Miele. ISBN/EAN: 978-94-92563-58-3. 164 p.
Kial alia lernolibro?
Lernolibroj de Esperanto ne malmultas, do spontanee ekstarigas la demando: kial alia lernolibro? La respondo estas unuflanke anekdota, aliflanke ĝenerala. Anekdote, la lernolibro Amikaro estas la rezulto de konkreta bezono de la aŭtoro. Post kelkaj jaroj de instruado de Esperanto en la Universitatoj de Amsterdamo, Milano kaj Torino al studentoj venantaj el la tuta mondo, la aŭtoro decidis, ke jam temp’ está por transpasi la Rubikonon kaj aŭtori novan lernolibron.
Do, kiel dirite supre: unue, laŭ anekdota vidpunkto, Amikaro estis speciale tajlorita por la celoj de la bakalaŭraj kaj magistraj studentoj kiujn li kutime renkontas, en kelkaj universitatoj de la Eŭropa Unio. Bone. Sed tio estus nur limigita kialo. Ekzistas fakte dua kialo kiu ne malpli gravas: laŭ ĝenerala vidpunkto, tra la jaroj la aŭtoro ellaboris (kaj ellaboras!) sian konaron de originala lingvolerniga metodo, kiun li nomas Monoko, nova akronimo por ‘Metodo Naturo Kulturo’.
Kaj ja li volis havi solidan lerno-materialon por ĝin evoluigi. Por la celpubliko de la adoleskantoj, la materialo jam ekzistis: temas pri la komikso Bonvenon!. Nur, per Amikaro, li plenumis la bezonojn de alia celpubliko, nome junaj plenkreskuloj kiuj studas en Eŭropaj universitatoj.
Ĉu tutmonda?
Malgraŭ la fakto, ke kelkaj studentoj fakte venis el Ĉinio, Tajvano aŭ Hongkongo – kaj fakte temis pri tre diligentaj kaj studemaj studentoj – ili, samkiel la eŭropanoj, preferas lerni Esperanton tra granda Eŭropa lingvo, tipe la angla (en Amsterdamo) aŭ la itala (en Torino kaj Milano). Pro tio, la tuta fono de la Esperanto-kulturo estas precipe Eŭropa. Per citaĵo el la antaŭparolo Al la kursgvidanto (paĝo II), la aŭtoro asertas la jenon:
Taŭgeco de la lernilo dependas de la epoko kaj kunteksto. Universale valida lernilo simple ne ekzistas.
Ĉu nur por universitataj kursoj?
La lernolibron oni pensis por uzo en universitatnivelaj klasoj: junaj plenkreskuloj, alte edukitaj, studantaj ĉefe humanistajn fakojn (ne necese lingvosciencojn!) estas la idealaj legantoj. Sed ankaŭ studentoj el la fakoj Artefarita Inteligento, kognaj sciencoj, informadiko, komuniko-sciencoj, povas trovi familiarajn nomojn, nociojn, situaciojn.
Ĉiuokaze, kelkaj ‘falsaj komencantoj’, post sekvi perretan kurson (ekzemple, Duolingo), profitis el la legado de la intrigo en Amikaro eĉ sen partopreni universitatan Esperanto-klason. Fakte, la intrigo mem estas bazita sur rektaj aŭ preskaŭrektaj spertoj de la aŭtoro, kiu partas Esperantujon almenaŭ ekde 1997, kaj oni povas ĝui la legadon eĉ nur samkiel temus pri romaneto.