Aĉeti

Ĉi tiun lernolibron de Esperanto eldonis The American Book Center, La Amerika Libro-Centro, kies ĉefa sidejo troviĝas en la ĉefurbo de Nederlando, Amsterdamo.

Per la Katalogo de UEA

Ekde februaro 2022 oni povas aĉeti la nederlandan eldonon de Amikaro ankaŭ tra la katalogo de UEA.

Nederlanda eldono rekte tra la eldonejo

En Amsterdamo, la sidejo de ABC estas en Spui 12. Piede, oni bezonas pli-malpli 15 minutojn ekde la Centra Stacidomo al la librovendejo. Trame, haltejo Spui, linioj: 1, 2, 5, 4, 9, 14, 16.

En La Hago, la sidejo de ABC estas en Lange Poten 23. Piede, oni bezonas pli-malpli 10 minutojn ekde la Centra Stacidomo al la librovendejo.

La lernolibro estas je dispono en la reta katalogo de la eldonejo, ABC.nl. Se vi devas uzi ŝlosilvorton, elektu ‘amikaro’ laŭ titoloj aŭ ‘Federico Gobbo’ laŭ aŭtoroj.

La nederlandan eldonon de la lernolibro Amikaro, kun sobra blanka-nigra oni produktis per la libromaŝino Betty. Estas eĉ anglalingva intervjuo al Betty en la blogo de ABC. Legantoj kiuj deziras aĉeti la volumon ekster Nederlando povas rigardi la mapon de la ĝemelaj libromaŝinoj tra la mondo kiuj kapablas printi la volumon kaj kontakti la dezideratan surlokan librovendejon.

Oni povas peti ekzemplero(j)n ekster Nederlando, sed la sendokostoj estas sufiĉe altaj.

Internacia eldono

Por interesatoj kiuj ne loĝas en Nederlando, oni povas peti ekzempleron de la internacia eldono (kun plenkolora kovrilo, kaj kun formato iom pli granda) per interreto. Mendu per la memeldonejo Lulu rekte aŭ per Amazon (en Italio) aŭ alia retvendejo kiel Barners & NobleBol.com.

Por amas-aĉetado okaze de eventoj

Por ĉiu ajn peto havigi ĝustatempe sufiĉe grandan kvanton da ekzempleroj ekzemple pro festivalo, kongreso aŭ seminario, bonvolu turniĝi al la aŭtoro per retpoŝto aŭ rekta mesaĝo tra iu socia reto kiel Fejsbuko, Tvitero kaj Instagramo.

Senpagaj ekzempleroj por recenzoj aŭ bibliotekoj

Por ĉiu ajn peto havigi al si senpagan ekzempleron, bonvolu turniĝi al la aŭtoro per retpoŝto aŭ rekta mesaĝo tra iu socia reto kiel Fejsbuko, Tvitero kaj Instagramo.

Luksa versio kun la plenkolora kovrilo

Oni povas rimarki, ke la Nederlanda versio en ABC estas per eleganta kaj sobra kovrilo, sen la originala foto. Tion ni decidis fari por malaltigi la kostojn kaj do la finan prezon al la publiko. La internacia versio havas la plenkoloran kovrilon, kun samnivela prezo.

Tamen, se vi estas interesataj aĉeti luksan version kun la originala, malmola kaj plenkolora kovrilo, kaj subskriboj de la aŭtoro kaj de la dezajnistino, ne hezitu kontakti la aŭtoron per retpoŝto aŭ rekta mesaĝo tra iu socia reto kiel Fejsbuko, Tvitero kaj Instagramo.