La lernolibro belaspektas danke al la sindediĉa laboro de Valeria Miele, kies retejo, angla- kaj itallingva, estas valeriamiele.com. Jen la esperantigo de ŝia sinprezento (la tielnomata Pri-paĝo):
Saluton, mi estas Valeria kaj mi estas grafikistino kaj viddezajnistino el Napolo. Ekde 2013, mi sindediĉas al mia laboro mian grandan pasion. Dezajno estas mia nura kredo, kaj mi freneze enamiĝas al mia laboro. La plejmulton de miaj tagoj mi inspiriĝas el la mondo ĉirkaŭ mi.
Kreskinte en la studio de mia patro, metiisto laŭ fako kaj pentristo laŭ profesio, mi ĉiam estis ĉe kreipovaj fakoj eĉ antaŭ mia diplomiĝo en la Akademio de Belaj Artoj en Napolo, kun specialaĵo en Grafika Dezajno.
Mi kontentas pri mia propra kapablo adaptiĝi al ĉiu ajn labormedio kaj orgojle sed simplece akceptas laborpetojn laŭ diversaj kialoj kaj transformas ilin en konkretaĵojn, kies karaktero sekvas la sentemon kaj komprenon de la kliento.