Bonvenon al la rikolto de miaj verkaĵoj en la lingvo internacia! Pormomente, mi nur publikigis kun miaj kursanoj kiel kolektivo.
Mia unua publikigita noveleto estas titoligita, tute ne hazarde, UEA.
Oktobro 2091. Estas bela aŭtuna tago. La suno brilas. Ĵaneta Hili rigardas la panoramon tra la vitroj de la koridoro, kiu kunligas la du sidejojn de la Esperanto-Movado. Ŝi estas tre nervoza, sed la trankvila vetero de tiu frua mateno en Roterdamo donas kvietigan senton. Ĵaneta cerbumas pri la baldaŭa renkontiĝo kun la estraro de TEJO. Ŝi etendas la manon por puŝi la butonon kaj venigi la lifton, kiam ĝiaj pordoj jam malfermiĝas.
Poste, mi publikigis, kune kun desegnisto Yuri Gamberoni, mian unuan komikson: Bonvenon! Mi estas la verkisto de la scenaroj, de la intrigo, kaj de la edukcelo.
Mi dediĉas tutan retejeton al la komikso mem.