Fulmoprezenti Esperanton

Originale publikigita vendredon la 30an de septembro en Fejsbuko.

La profesoro pretiganta la Esperanto-tablon

Se vi havas je dispono 10 minutojn, malgrandan tablon por ekspozicieto, ĉirkaŭ aliaj tabletoj kun aliaj lingvoj, kiel organizi fulmoprezenton (mi tradukas tiel “speak-dating”) de Esperanto?

Mi volas kunpartigi mian respondon per mia sperto. La nura deviga afero kiun la organizantoj postulis estas la flago. Ĉiu lingvo (aŭ lando) havas flagon — interese, la nederlandan signolingvon oni identigis per foto de signanto, ĉar ne ekzistas specifa flago.

La verdan flagon ĝenerale oni ne konas; laŭ kutima uzo de la verda koloro tiela, se mankas skribaĵoj en Esperanto, oni supozas, ke temas pri Islama lando en centra Azio. Eble la Unua Libro kies kovrilo estas ĉefe en la rusa povas misvojigi homojn.

Tamen, montri, ke la debuto de Esperanto pasis tra maldika broŝuro nepre vekas atenton. Same la jaro: 1887. Homoj ofte supozas, ke Esperanton oni unue proponis en la 1950aj por la bona funkciigo de UN. Almenaŭ hieraŭ.

La ĉeesto de originalaj kaj tradukitaj kulturaĵoj flank’ al flanke montris efika strategio: komiksoj kaj muzikaĵoj atestas ne nur, ke Esperanto vivas, sed ankaŭ, ke ĝi ne estas pulvokovrita sed male mojosa.

Tute hazarde, junajn homojn altiris la kovrilo de Kontakto kun Arnold Schrwarzenegger. Oni demandas min ĉu li parolas aŭ subtenas la lingvon; mia respondo estis, ke homoj kiuj parolas Esperanton ne devige parolas nur *pri* Esperanto sed ankaŭ pri la mondo ĝenerale. Aparte pri tutmondaj temoj.

Ĉiuj ekkomprenas la esprimon “klimata aktivulo” sen bezono de helpo. Per folietoj mi montris, ke per 5 vorteroj: klimat-, aktiv-, -ul-, -a, -o oni povas formi, kvazaŭ ludante, sufiĉe multajn vortojn: klimato, aktiva, ulo, ktp. Tiun klarigon mi faris en aliaj lingvoj — homo kiuj interesiĝas ĝenerale jam plurlingvemas. Kaj fino de la gramatiko. 3 minutojn maksimume mi dediĉis al tio. Ĉion alian mi klarigis senpere en Esperanto per simplaj frazoj, akompanataj de gestoj. Tiel ili spertas la kompreneblon de Esperanto sen esplicita klarigo.

Kiam oni demandis min pri vortaroj, mi montris la kanĵi-vortaron publikigitan danke al la japanaj esperantistoj, kiu laŭ mi estas tipografie la plej bela eldono de E-vortaro.

Mia nura konsilo estas montri konkretajn kulturaĵon kiujn vi ŝatas, kaj doni donacete flugfolion aŭ libreton kun la bazaj informoj — mi havis la ŝlosilon de Esperanto Nederland, kiun ĉiu nederlandparolanto aprezis.

Surprize, malofte mi montris retejojn per mia telefono: Pasporta kaj Eventa Servoj estas la plej efikaj. Foje Vikipediaj paĝoj pri landaj asocioj ankaŭ utilas. Sed konkretaj aĵoj atestas, ke temas pri konkreta lingvo. Fakte, la libro eldonita de Oxford University Press nerekte diras, ke Esperanto estas inda je esplorado akademie.

Jen kion mi volas diri, surbaze de la bela memoraĵo de la hieraŭa vespero, kiun fotis Barbara Philipp, antaŭ ol forgesi detalojn 😁

Lascia un commento

Il tuo indirizzo email non sarà pubblicato. I campi obbligatori sono contrassegnati *