Esperanto, ĉu lingvo de paco?

Ĉi-jare mi ne bondeziros feliĉan Esperanto-Tagon. La decido venis post la vido de la pria afiŝo kiun vi certe konas.

Estas trista jaro en la historio de Esperanto, kiun ni oficiale nomas ‘la lingvo de paco’ sed ĝi malsuksesis porti pacon, eĉ nur inter siaj parolantoj, kiam milito eksplodis kaj daŭras sangoverŝe en teritorio sufiĉe proksime al la naskiĝurbo de ĝia iniciatoro. Pro tio la milito en Ukrainio estas aparte simbola por la esperantistaro.

Ĉion konsiderite, Esperanto ludas neniun gravan rolon por atingi pacon.

En Ukrainio homoj suferas pro la milito ĉiun tagon kiun ili sukcesas pluvivi. La prioritato estu haltigi la militon, nun. Ŝajnas al mi tamen, ke neniu aktive laboras por rapide atingi se ne pacon almenaŭ militopaŭzon. Ĉi tiu milito daŭros longe, oni ne povas prognozi ĝian finon. Post pli ol 100 tagoj, ĝi preskaŭ malaperas de la novaĵoj kiujn mi sekvas — en la itala, angla, nederlanda, ĉefe.

Kial ni povas pretendi, ke Esperanto estu flegata ‘lingvo de paco’? Ne, mi ne aldonos mian voĉon al la koruso.

Babelturo laŭ Atanazio Kircher. Fonto: Vikipedio

Origine publikigita en Fejsbuko la Esperanto-Tagon 2022, t.e. la 26a de julio.