Pri la ‘bankroto’ de la Esperanto-Movado

Fonto: https://www.liberafolio.org/2019/07/22/nederlanda-gazeto-bankroto-minacas-la-esperanto-movadon/

Unue aperis en Fejsbuko, hodiaŭ.

Jen resumo de Libera Folio pri miaj deklaroj al la ĵurnalisto de Trouw, prestiĝa nederlanda gazeto:

“Estas intervjuita ankaŭ profesoro Federico Gobbo ĉe la Universitato de Amsterdamo, kiu atentigas ke dum la organizita movado krizas kaj membronombroj falas, Esperanto disvastiĝas en interreto.”

Banala, ĉu ne? Fakte mi diris multe pli.

Unue. Mi diris, ke ĉiuj sociaj movadoj krizas ĉar homoj ne pretas pagi kotizojn se ne klaras la servoj, kaj multon oni rekte povas pluki interrete senpage. Esperanto ne estas escepto.

Due. Financa krizo de UEA (pri la graveco, oni povus debati) ne signifas aŭtomate krizon de Esperanto. La lingvo vivas nova printempon, ĉar Esperanto ĉiam altiris homojn apartenantajn al socia avangardo, nome, homoj kiuj volas plibonigi la mondon nun, ne atendante la postvivon (ni ne debatu ĝian ekziston…).

Mi raportis la ekzemplon de la tria UK en Dresdeno, kiam fondiĝis la internacia movado por vegetaranismo: en 1908, absoluta novaĵo. Nun la defio de Esperanto estas ludi rolon en la necesa transformo de kapitalismo en io kongrua kun la pluvivo de la planedo, ĉar en la aktuala formo kapitalismo ne povas daŭre funkcii. Justa lingvo, justa ekonomio.

Nur por precizigi…

Lascia un commento

Il tuo indirizzo email non sarà pubblicato. I campi obbligatori sono contrassegnati *