Kial Esperanto ne estas facila lingvo

Origine publikigita en Fejsbuko, Lundon 12 Februaro 2018

Interesa blogaĵo pri la malfacileco de Esperanto por ĉinoj. Cetere, al miaj universitataj studentoj, el ĉie ajn ili venas, mi diras ĉiam la samon, plimalpli en la sekvaj vortoj:

“Esperanto ne estas facila lingvo ĉar oni ne povas serioze difini kio estas facila lingvo laŭ fakaj, lingvosciencaj kriterioj. Kion oni povas korekte diri estas, ke ĝi estas *morfologie* tre regule kaj, krome, ke la distanco inter la skrib- kaj prononcmaniero estas malgranda kompare kun, ni diru nehazarde kiel ekzemplo, la angla.

Laŭ mia persona sperto, kiu estas statistike sensignifa kaj nur valoras anekdote, universitataj studentoj kiuj venas de orientaziaj landoj kiel Ĉinio kaj Japanio devas studi pli da horoj ol la Eŭroplingve devenaj (inkluzive la Amerikaj) por atingi similnivelajn rezultojn.

Tio, memkompreneble, implikas nek, ke la strebo ne valoras la penon, nek, ke la kvanto da horoj bezonataj por atingi similajn rezultojn en la angla ne
estas multe pli da, kontraste kun Esperanto.

Jen mia tre persona opinio.”

Flickr

Per molti anni ho usato il mio profilo Flickr per le foto, poi l’ho abbandonato, non so bene perché. Forse i social mi avevano fatto disperdere le energie. Adesso l’ho ripristinato con le vecchie foto, prima di possedere la mia adorata Fuji XT-10. Seguitelo, metterò presto foto nuove.

For many years I used my Flickr profile for photos, then I let it down, I don’t know why exactly. Perhaps social networks drove my energy out. Now I fired it up again with my old photos, before my beloved Fuji XT-10. Follow it now, soon I will upload new photos.

Por multaj jaroj mi uzis mian Flikran konton por la fotoj, poste mi ne uzis plu, mi ne scias bone kial ekzakte. Eble sociaj retoj forprenis mian energion. Nun mi restarigis ĝin per miaj malnovaj fotoj, antaŭ la posedo de mia adorata Fuji XT-10. Sekvu, baldaŭ mi aldonos novajn fotojn.

 

Il mio nuovo blog / My new blog / Mia nova blogo

Ultimamente sono insoddisfatto dei social, così ho deciso di riprendere la via del blogging, che fa molto anni Novanta. La mia intenzione è di tenere traccia delle mie attività sui social non effimere in un punto del web che non dipenda da altri ma solo da me. Vediamo se ci riuscirò.

In the last days I became unsatisfied of social media, thus I decided to take up again blogging, something a bit-old fashioned in terms of the web, as it was fashionable in the 1990s. My aim is to keep track of my non-ephemeral activities on social networks in a single web point, which does not depend on others, only to me. Let’s see if I will keep faith to myself.

En la lastaj tagoj mi ekkomprenis, ke mi estis nekontenta pri la sociaj retoj, do mi decidis reblogumi, agado kiu estas tre eksmoda en la retuma epoko, ĉar mojosis en la jaroj 1990aj. Mia celo estas kolekti miajn ne-efemerajn agon en sociaj retoj en ununura punkto, kiu ne dependu de aliuloj sed male nur de mi. Ni vidu se mi restos fidela al mi mem.