FEDERICO GOBBO (1974) estas ordinara profesoro pro speciala katedro ĉe la Universitato de Amsterdamo (Nederlando). La katedron Interlingvistiko kaj Esperanto ĉefsponsoras Universala Esperanto-Asocio (UEA). Li kunfondis la esplorgrupon LANCAR (Lingvo kaj Kogneco en Argumentado) kadre de la esplorcentro ACLC (Amsterdama Centro por Lingvo kaj Komunikado).
Li partoprenas du EU-projektojn nuntempe: LITHME (Lingvo en la Hom-Maŝina Erao) kaj APPLY (Argumentado kaj Publik-Politika Analizo). Pasintece li partoprenis la EU-projekton MIME (Movebleco, Inkluziveco en Multlingva Europo) per la Universitato de Milano-Bicocca. Antaŭe li estis laŭkontrakta profesoro por Universitato de Torino (Italio) per kurso pri Planlingvoj kaj Lingvoplanado dum multaj jaroj.
Li posedas titolon de esplordoktoreco (latine: Philosophi Doctor, mallonge PhD) en Informadiko. En 2009, ĉe Universitato de Insubrio, (Varezo-Komo, Italio) li defendis anglalingvan disertaĵon pri adpoziciaj gramatikoj kaj Konstruiva Lingvistiko. Li instruis kursojn kaj esploris pri informadika kaj lingvistikaj temoj en multaj universitatoj. Aparte menciindas, ke en 2012 li estis vizitanta profesoro en Hajnano por Esperanto-Insulo, laŭ invito de Nankina Universitato (Ĉinio).
Liaj ĉefaj esplorinteresoj estas: lingvopolitiko kaj -planado, (aparte: interlingvistiko kaj esperantologio, kontestataj lingvoj, movebleco kaj multlingveco) kaj konstruiva lingvistiko (aparte: adpozicia argumentado, lingvolernado en la Metodo Montessori).
Li publikigas fakajn tekstojn en multaj lingvoj, inkluzive de Esperanto.