Federico Gobbo naskiĝas en 1974 en Padovo, Italio. Li estas katedrulo pri Interlingvistiko kaj Esperanto en la Universitato de Amsterdamo. Li okupiĝas stabile pri esplorado kaj instruado de planlingvoj kaj lingvoplanado universitatnivele ekde 2011.
Yuri Gamberoni naskiĝas en 1990 en Varezo, Italio. Li laboris kiel reklama grafikisto por diversaj entreprenoj, poste li sekvis kurson pri komiksarto por perfektiĝi pri sia jam infanaĝa pasio, t.e. desegnado. Li estas libera komiksisto li estras laboratoriojn pri komikso por lernejanoj.