Laŭra kaj Petro estas gefratoj el Milano, Italio. Dum feriumado en Nederlando kun ilia patro, ili renkontas nekutiman indikon pri vorto al ili nekonata, ‘Esperanto’. Pri kio temas? Komenciĝas aventuro pri la malkovro de la fenomeno Esperanto, t.e. ne nur la lingvo, sed ankaŭ la kulturo malantaŭ ĝi, inkluzive de la biografio de Zamenhof sed ne nur.
La volumo prezentas originalan komikson laŭ ideo kaj scenaranĝo de Federico Gobbo. La komikson li uzas por prezenti la fenomenon Esperanto en lingvolaboratorio organizita en lernejo “Riccardo Massa” en Milano cele al mezlernejanoj kiuj aĝas 11-14. Desegnoj kaj bildoj –ekde krajonigo ĝis inkigo – estas originalaĵoj de Yuri Gamberoni. Post la komikso, aperas eseo pri originala komiksarto kiu priskribas la didaktikan ideon malantaŭ la komikso mem.