Korektoj

Kiel oni diras, pro najleto bagatela pereis ĉevalo plej bela… Eble estas eviteble enmeti najletojn, t.e., erarojn, en publikigita teksto. Certe estas evitinde. Kion fari post la publikigo, Kiam oni trovas erarojn? Korekti estas ege multekosta. Pro tio mi decidis simple aldoni retpaĝon, ĉi tiun, fakte, kun la tuta listo de la korektendaĵoj — tio signifas: nepridiskuteblaj eraroj; vortelektoj, stilaj rimarkoj, ktp ne estas ene de la listo.

Jen la listo:

  • paĝo 6, Antaŭparolo, unua linio, estu: “La bildalbumo kiun vi tenas enmane originas de la invito prezenti Esperanton en”;
  • paĝo 6, Antaŭparolo, naŭa linio, estu: “trajtojn de la Esperanto-kulturo, interalie doni malpezan enkondukon al la kerno”;
  • paĝo 37, unua bildo, Laŭra, estu “Nedankinde. Peĉjo, ni devas eliri el la vagono.”.

Se legantoj trovu aliajn, bonvolu kontakti min iel kaj mi aldonos la korekton al ĉi tiu listo. Anticipan dankon.