Jen la unua paragrafo de la eseo kiu aperas sur paĝoj 64-75.
Ĉu estas subkulturo en Esperanto?
Federico Gobbo (Universitatoj de Amsterdamo / Torino)
Oni povas konstati, ke la intereso pri Esperanto multe kreskis en la lastaj jaroj. Unuflanke, la parolantaro de la lingvo, dise tra la mondo, daŭre uzas la lingvon kaj adaptas ĝin al la ŝanĝiĝo de la mondo dum pli ol jarcento. Aliflanke, nei la ekziston de Esperanto kiel lingvo vivanta kaj vigla pli kaj pli raras. Kerna faktoro kiu kontribuis al la ĝenerala rekono pri la nuntempa ekzisto estas interreto, la plej fama virtuala loko de la mondo, kiu estas kvazaŭ natura ejo de ĉi tiu lingvo. La vigleco de Esperanto ĉe interreto aparte notindas, kompare al la entuta amplekso de la parolantaro. Laŭnombre fakte Esperanto estas lingvo de malplimulto, sendepende de la maniero kalkuli kiom da parolantoj estas. Mi ĵus diris ‘malplimulto’ ĉar striktasence ĝi ne estas minoritata lingvo, kiel ekzemple la eŭska aŭ la kelta. Ĝenerale dirite oni naskiĝas eŭsko aŭ kelto pro nacia aparteno, dum Esperanto-parolantoj ĝenerale elektas la lingvon kiel adoleskantoj aŭ plenkreskuloj pro ideologiaj, aŭ almenaŭ idealaj kialoj (denaskismon, kiu estas malplejmulto en la malplejmulto, do, procentaĵe, escepto, mi pritraktos sube). Esperantismo estas la vorto kiu priskribas la aktivan strebon kultivi ĉi tiun lingvon, ajnacele, ideologie kaj ideale. Esperantistoj bone scias, ke ne ekzistas alia tutmonda komunumo kiu sin rekonas per lingvo libera je etnaj ligoj.
Ĉi tiu eseo estas prilaboraĵo de similtitola eseo kiu aperis itallingve en speciala numero de la revuo L’esperanto, nov-dec 2014: 17-22. Fakte la tiama direktoro de la revuo forstrekis la demando-signon de la titolo sen averti la aŭtoron.
Pli da paĝoj? Aĉetu!