Fulmokartoj por la komikso je dispono!

Por la fanoj de Bonvenon!, jen bela novaĵo: estas je dispono fulmokartoj kiel lernohelpiloj, krom la aŭddosieroj!

Ĉu vi deziras lude kompreni la komikson per la fulmokardoj? Legu la freŝnovan paĝon Anki de ĉi tiu retejo!

Bonvenon! en la komiksfoiro de Garbagnate

Danke al la helpo de amikino Alessandra Liberati, Bonvenon! ĉeestas la hodiaŭan komiksfoiron de Garbagnate.

Pro najleto bagatela pereis ĉevalo plej bela. Trovu la najleton!

Hodiaŭ mi kreis novan retpaĝon, titole Korektoj, por listigi iujn evidentajn erarojn kiuj svarmas tra la tekstoj de la bildalbumo. Se vi travas najleton, t.e. tajperaron aŭ similan malglataĵon, ne hezitu kontakti min!