Finfine Bonvenon! estas je dispono por surloka tralego en la katalogo de la Fakultato de Humanistiko de la Universitato de Amsterdamo. Ĝuu!
fgobbo
Agrabla surprizo sur sarda plaĝo
Legante n-ron 34 de Beletra Almanako mi ricevis agrablan surprizon.
Bonvenon! en la libroservo de la Triopa Kongreso en Malago
Hodiaŭ, tute surprize al mi, aperis en la libroservo de la Triopa Kongreso en Malago kelkaj ekzempleroj de la komikso Bonvenon! kaj ŝajnas, ke ĝi rapide elĉerpiĝos… Mi ĝojas!
Fulmokartoj por la komikso je dispono!
Por la fanoj de Bonvenon!, jen bela novaĵo: estas je dispono fulmokartoj kiel lernohelpiloj, krom la aŭddosieroj!
Ĉu vi deziras lude kompreni la komikson per la fulmokardoj? Legu la freŝnovan paĝon Anki de ĉi tiu retejo!
Bonvenon! en la komiksfoiro de Garbagnate
Danke al la helpo de amikino Alessandra Liberati, Bonvenon! ĉeestas la hodiaŭan komiksfoiron de Garbagnate.
Novaj sondosieroj de Bonvenon! je dispono
Por la fanoj de Bonvenon! Bonvolu malfermi la paĝon Aŭdi kaj aŭskultu la freŝe novajn sondosierojn! Mi atingis paĝon 37.
Pro najleto bagatela pereis ĉevalo plej bela. Trovu la najleton!
Hodiaŭ mi kreis novan retpaĝon, titole Korektoj, por listigi iujn evidentajn erarojn kiuj svarmas tra la tekstoj de la bildalbumo. Se vi travas najleton, t.e. tajperaron aŭ similan malglataĵon, ne hezitu kontakti min!
La komikso Bonvenon! je dispono en universitata biblioteko
Estas mia plezuro anonci, ke la komikso Bonvenon! estas je dispono por konsultado en la universitata biblioteko de la UvA (Universitato de Amsterdamo). Dankon al Stefano Giani pro la helpo kaj la ĝentileco.
Priskribo de la komikso en facila lingvo
Mi verkis artikoleton por priskribi la kialon de ĉi tiu eldon-projekto en la retejo Facila de UEA. Jen la komenco:
Malofte okazas, ke lernejaj instruistoj petas mallongan Esperanto-kurson de fakulo post rigardo de televida intervjuo. Malofte, jes, sed tio foje okazas. Kaj tio okazis al mi en la jaro 2017, kiam la atento al Esperanto en la ĝenerala socio estis pli granda ol kutime.
Mi estas fakulo pri Esperanto ĉar mi instruas ĝin en du universitatoj, kaj pro tio de tempo al tempo oni petas de mi intervjuon pri la temo. En la lernejo “Riccardo Massa” en Milano, Italujo, oni jam konis mian klason pri la kreado de lingvoj, ĉar mi jam gvidas dum multaj jaroj tiun klason en bazlernejo laŭ la metodo Montessori. Post kiam la mezlernejaj instruistinoj rigardis la televidan intervjuon, ili petis min starigi kurseton pri Esperanto. Mi jesis al la propono entuziasme.
Mi profitas la okazon por publike danki Anna Lowenstein pro la invito verki ĉi tiun artikoleton.
Bonvenon! alvenas al Malagasio kaj Kongo
Danke al la malavaro de esperantisto Herman Deceuninck, ekzempleroj de la komikso Bonvenon! alvenas al Malagasio kaj Kongo.
Mi feliĉas pro tio! Dankon al li pro la subteno!