Novaj sondosieroj de Bonvenon! je dispono

Por la fanoj de Bonvenon! Bonvolu malfermi la paĝon Aŭdi kaj aŭskultu la freŝe novajn sondosierojn! Mi atingis paĝon 37.

Pro najleto bagatela pereis ĉevalo plej bela. Trovu la najleton!

Hodiaŭ mi kreis novan retpaĝon, titole Korektoj, por listigi iujn evidentajn erarojn kiuj svarmas tra la tekstoj de la bildalbumo. Se vi travas najleton, t.e. tajperaron aŭ similan malglataĵon, ne hezitu kontakti min!

La komikso Bonvenon! je dispono en universitata biblioteko

Estas mia plezuro anonci, ke la komikso Bonvenon! estas je dispono por konsultado en la universitata biblioteko de la UvA (Universitato de Amsterdamo). Dankon al Stefano Giani pro la helpo kaj la ĝentileco.