Priskribo de la komikso en facila lingvo

Mi verkis artikoleton por priskribi la kialon de ĉi tiu eldon-projekto en la retejo Facila de UEA. Jen la komenco:

Malofte okazas, ke lernejaj instruistoj petas mallongan Esperanto-kurson de fakulo post rigardo de televida intervjuo. Malofte, jes, sed tio foje okazas. Kaj tio okazis al mi en la jaro 2017, kiam la atento al Esperanto en la ĝenerala socio estis pli granda ol kutime.

Mi estas fakulo pri Esperanto ĉar mi instruas ĝin en du universitatoj, kaj pro tio de tempo al tempo oni petas de mi intervjuon pri la temo. En la lernejo “Riccardo Massa” en Milano, Italujo, oni jam konis mian klason pri la kreado de lingvoj, ĉar mi jam gvidas dum multaj jaroj tiun klason en bazlernejo laŭ la metodo Montessori. Post kiam la mezlernejaj instruistinoj rigardis la televidan intervjuon, ili petis min starigi kurseton pri Esperanto. Mi jesis al la propono entuziasme.

Scivolema? Finlegu!

Mi profitas la okazon por publike danki Anna Lowenstein pro la invito verki ĉi tiun artikoleton.

Bonvenon! alvenas al Malagasio kaj Kongo

Danke al la malavaro de esperantisto Herman Deceuninck, ekzempleroj de la komikso Bonvenon! alvenas al Malagasio kaj Kongo.

Mi feliĉas pro tio! Dankon al li pro la subteno!

Saluton!

Ĉi tiu malgranda retejo celas prezenti la komikson Bonvenon! Laŭra kaj Petro malkovras Esperanton de Federico Gobbo kaj Yuri Gamberoni eldonita en 2018 fare de Mondial, Novjorko.