Ĉi tiu retejeto celas kolekti la akompanan materialon de la Esperanto-kursoj de La Profesoro kiun li ofertas private — t.e. sen la perado de iu ajn institucio.
La kursoj estas ofertataj ekskluzive retume al malgrandaj grupoj.
La kursoj en la angla kaj en la itala celas aktivigi la lernantojn en la studon de Esperanto, konsiderata kiel lingvo kaj socia fenomeno.
La kursoj rekte en Esperanto celas progresantojn kaj aparte fluparolantojn kaj ili havas specialan temon. La formato de ĉi tiuj kursoj similas al tiuj kiujn homoj spertis kadre de la studsemajnfino de Esperanto Nederland en Krikkenhaar je la supera nivelo.
Ĉu vi interesiĝas pri propono? Bonvolu kontakti lin per retletero por ricevi pli da informoj.