Ekde nun oni povas aĉeti la nederlandan eldonon de Amikaro ankaŭ tra la katalogo de UEA.
2a internacia eldono de Amikaro
Hodiaŭ aperas la 2a internacia eldono de Amikaro! Fakte, la nura ŝanĝo estas la forigo de kelkaj eraretoj ie tie tra la paĝoj… Vi povas vidi la detalojn en la retpaĝo Korektoj.
Retbutikoj vendas Amikaron!
Nun la internacia eldono de Amikaro estas je dispono en popularaj retbutikoj, kiel Amazon, Barnes & Noble kaj BOL. Rigardu la retpaĝon Aĉeti por pli da informoj.
Aĉetu vian ekzempleron de Amikaro per ABC
Finfine vi povas aĉeti Amikaro’n per la servoj de ABC!
Sciigu al la aŭtoro kion vi opinias pri la lernolibro, viaplaĉe.
La unuaj fotoj de la unua ekzemplero
Ĵus alvenis la unuaj fotoj de la unua provekzemplero, freŝe printita en la sidejo de ABC.nl en Amsterdamo.
Ni estas preskaŭ pretaj! Hodiaŭ alvenis la ISBN
Fundamenta ero por publikigi veran libron estas la ISBN. Hodiaŭ la Reĝa Centra Biblioteko de Nederlando sendis la “magian” numeron al la eldonejo, kiu estas The American Book Center -AnyBook Press en Amsterdamo. Baldaŭ la lernolibro estos je dispono en la reta katalogo ABC.nl.
Restu en kontakto, detaloj alvenos espereble morgaŭ aŭ la venontan semajnon.
Bonvenon, mondo!
Bonvenon al ĉi tiu retejo, kiu akompanas la lernolibron Amikaro. Ĉi tiu estas nur testa afiŝo. Afiŝoj kun leginda enhavo aperos rande de la publikigo de la lernolibro!