Nova jaro, survoje al kvara eldono

2022 komenciĝis kaj Amikaro daŭre estas uzata en kursoj, en kaj ekster la Universitato de Amsterdamo. Ju pli da homoj uzas ĝin, des pli korektindaĵoj troviĝas.

Tamen, la sperto bonas, ĉar homoj — ne nur studentoj, sed ankaŭ aliaj — aprezas la libron, kaj pro tio mi selfiis kontentan mienon.

Novaj korektoj

Danke al la ekzamen-sesio en Torino, novaj korektoj aldoniĝas al la listo. Feliĉe, ili ne enkondukas gravajn ambiguecojn en la teksto.

Nun mi esperas facili forigi ilin por faciligi la legadon de la estontaj legantoj.

Restu en kontakto!

Ni estas preskaŭ pretaj! Hodiaŭ alvenis la ISBN

Fundamenta ero por publikigi veran libron estas la ISBN. Hodiaŭ la Reĝa Centra Biblioteko de Nederlando sendis la “magian” numeron al la eldonejo, kiu estas The American Book Center -AnyBook Press en Amsterdamo. Baldaŭ la lernolibro estos je dispono en la reta katalogo ABC.nl.

Restu en kontakto, detaloj alvenos espereble morgaŭ aŭ la venontan semajnon.