Biografio

Lasta aktualigo: Januaro 2013

Federico Gobbo (1974) estas laŭkontrakta postdoktora esploristo en informadiko ĉe la Departmento de Inĝenierio, Informadiko kaj Matematiko (DISIM) de Universitato de L'Aquila (Italio), kun projekto pri perreta politika urbo-regado, nomata Emepolis -- notu, ke la retpâgo estas en la itala, dum la vorto estas helena, kaj signifas "mia urbo". La projekto partas laboratorion pri malfermita softvaro en tutitala projekto RIDITT - RICOSTRUIRE -- itale por rekonstrui, oni celas la post-tertreman situacion en La-Aglo. Kadre de la Departmento, li membras en la esplorgrupo pri A.I., estre de Stefania Costantini.

Krome, li estas laŭkontrakta profesoro ĉe Universitato de Torino (Italio) per kurso pri Planlingvistiko. Liaj ĉefaj esplorinteresoj estas en la fakoj Komputika Lingvistiko, Filozofio kaj Historio de Informatiko kaj Interlingvistiko.

Li posedas titolon de esplordoktoreco (latine: Philosophi Doctor, mallonge PhD) en Informadiko. En 2009, ĉe Universitato de Insubrio, (Varezo-Komo, Italio) Li defendis anglalingvan disertaĵon pri adpoziciaj gramatikoj kaj Konstruiva Lingvistiko. Dum sia karierio, li instruis kursojn pri informadika kaj lingvistikaj temoj en multaj italaj universitatoj. Aparte menciindas, ke en 2012 li estis vizitanta profesoro en Hajnano por Esperanto-Insulo, laŭ invito de Nankina Universitato (Ĉinio). Li partis Italaj kaj Eŭropaj esplorprojektoj, ofte kunordigite de universitatoj kaj freŝnovaj entreprenoj direkte al novigo en interreto.

Flanke al akademiaĵoj, partatempe li memeldonas fantasciencan kaj fantastan verkojn kaj agas kiel asitanto pri pervoĉa konsultiĝo de Francesca Gualandri.

alsupren